12a Decembro : Bestoj suferantaj / homoj evoluontaj ?
Kunveno/Evento
Bestoj suferantaj / homoj evoluontaj ?
Ĉu eblas respekti homojn, sen tamen respekti bestojn ? Ĉu pacifismo ĉe homoj estas konstruebla sen konsideri la violentojn kontraŭ la bestoj ? Ĉu bestoj en la hejmo plibonigas la etoson inter homoj ? Ĉu la psiko de infanoj proksimas je la psiko de bestoj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? Kio estas anti-speciismo ? Ĉu ni manĝu legomojn, por plibonigi la mondon ? [Ĉeestis 11 kolegoj.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.