🖥 Prof. Francesco Maurelli Prezentas Esperanton por la Ekstera Publiko
14:30 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
prof. Francesco Maurelli marde la 1-an de septembro, ekde la 14:30 UTC esperante prezentos Esperanton por la ekstera publiko.

InternaciaLoka

Karaj samideanoj, prof. Francesco Maurelli marde la 1-an de septembro, ekde la 14:30 UTC esperante prezentos Esperanton por la ekstera publiko. Ni en Irano faros sinsekvan tradukadon en la persan lingvon kio okazos en Zoom vive kaj elsendiĝos ankau en nia asocoa retejo (www.espero.ir) kaj en aparat-retejo (https://www.aparat.com/IranaEsperantoAsocio/live). Ankaŭ vi, se vi deziras, povas fari tian tradukon vive en vian etnan lingvon por vialingvanoj.

Jen ligilo por la okazaĵo en Zoom:

Meeting ID: 884 3429 3863

Pasvorto: bv tajpu la 4 ciferojn de la numero “mil tricent naŭdek naŭ”

image.png 3,76 MB
Francesco Maurelli estas profesoro pri robotiko ĉe Jacobs University Bremen, en Germanio. Naskiĝinta en Italio, li doktoriĝis ĉe Heriot-Watt University en Edinburgo, Skotlando - Britio, kaj laboris esplore ĉe Teknische Universität München, Germanio kaj ĉe Massachusetts Institute of Technology, Usono. Li lernis Esperanton en la jaro 2000 en lerneja kurso, kaj partoprenis kiel reprezentanto de la Esperanto-parolantaj studentoj ĉe la programo Euroscola de la Eŭropa Parlamento. En la Esperanto-movado li estas aktiva loke, nacie kaj internacie. Nuntempe membro de la Komisiono pri Financo en Universala Esperanto-Asocio (UEA), li estis dum ses jaroj ties 
komitatano A reprezente de Internacia Scienca Asocio Esperanto (ISAE). 
En antaŭaj jaroj li estis vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kungvidinte strukturan reorganizon, estrarano pri financoj en Itala Esperanto-Federacio, prezidanto de Skota Esperanto-Asocio, kaj estrarano kaj vicprezidanto de Itala Esperantista Junularo. Li estis en la Landa Kongresa Komitato de la Universala Kongreso 2006 en Florenco, Italio. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto