Wandeling en vergadering
11:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Promeno kaj kunsido je la 17-a de novembro 2025

Kunveno/Evento

Ni plezure invitas vin je la 11 horo en Wenduine kun via pikniko.
Laŭ la vetero ni promenos (aŭ ne) por iri al Ostendo. Ne mankas eblecoj : ĉu per aŭto, per tramo, aŭ per piedirado dum parto de la vojo kaj per la pramo por transiri la havenon. Ni elektos kune. Konfirmu vian alvenon kaj mi diros al vi kie kaj kiel.

Poste, la grupo de La Konko bonvenigos vin / nin por parolado.

La renkontiĝo en La Konko (Ostendo) okazos je la 3-a horo posttagmeze en De Boeie
, ne for de la preĝejo kiu ne estas for de la stacidomo:

          Ontmoetingscentrum De Boeie (LCD)
          Kerkstraat 35, 8400 Oostende.

Pluraj defioj povas esti traktitaj neformale, kaj ĉi tiu kunveno povus esti ŝanco por fari tion.
Kaj mi ŝatus organizi kelkajn esperantistajn neformalajn kunvenojn ĉe mi, apud la maro, por plilarĝigi diskutojn pri ĝeneralaj temoj:

  1. Ĉi tio povus koncerni la travivon de iuj kluboj: kiel konservi lokan ĉeeston kaj esti preta bonvenigi novajn esperanto-parolantojn sen investi tro da peno en organizado de agadoj? Alivorte: kiun inviti por kiuj agadoj? Je kia ritmo?
  2. Ŝajnas, ke en 2028 (?), Luksemburgo gastigus la UK. Antaŭ submeti sian dosieron, la LKK jam demandas, ĉu ni povus interagi dum la antaŭ- aŭ post-kongreso. Mia opinio estas JES, kompreneble. Ŝajnas ankaŭ ke ni povus profiti de eŭropaj subvencioj por tio.
    Sed kiel? En Tanzanio, safarioj estis organizitaj nome de la UK pere de oficialaj organizantoj, kompreneble. Sed por ni, kiel ni ofertos interesajn turneojn, bonvenigos vizitantojn kaj kunordigas urbojn/regionojn "profesie"?
  3. Kun Eric Nemes, ni ŝatus plifortigi Pasporta Servo en Belgio. Kiel tio eblus ?
  4. KTP. Viaj sugestoj ankaŭ estas bonvenaj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

lakonko.weebly.com/aktivecoj.html...
anne.brabant(ĉe)telenet.be
LDC De Boeie Centrum, Kerkstraat 35 - 8400 Oostende

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto