Zamenhofa Aranĝo Toskana (ZAT-2022)
Inkluzivas Venu Vidi Virgon. Bonvolu vin antaŭanonci!

Loka

947460C9-4751-4267-ADE6-F3DB092A82E3.jpeg 202 {0}



Tritaga Esperanto-kunveno en kunlaboro kun Edistudio kaj Itala Instituto de Esperanto Inkluzivas ekzamenojn de la katedroj de Pisa kaj Lucca.

Programo:

Vendredo, la 18an de novembro 2022 
  • 14.30 Ĉe Edistudio, via Brugi 3/9, Montacchiello, Pisa.  Ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto: 1a kaj 2a grado; skribaj partoj de la 3a grado. 

Sabato, la 19an de novembro 2022
  • 9.00 Pisa, placo de la Mirakloj, renkontiĝo por vizito al la urbo. 
  • 9.30 Vizito de la urbo Pisa: la mezepokaj muroj de Placo de la Mirakloj ĝis Placo Frederiko del Rosso (~ 3 km); rapida tagmanĝo ĉe Ristorante Galileo, la murpentraĵo Tuttomondo de Keith Haring, la kapelo S.Agnese kaj la preĝejo S.Paolo a Ripa d’Arno, la Muzeo de la Antikvaj Ŝipoj, laŭriveraj palacvojoj, la Preĝejo de la Sankta Dorno de Kristo, la placo de la Kavaliroj, reveno al la placo de la Mirakloj. Tuttaga por la ne-ekzamenatoj, je la 18.30 reveno al Edistudio. Prezo ~30€, konfirmota (ni esperas je rabatoj).
  • 15.00 Ĉe Edistudio, via Brugi 3/9, Montacchiello, Pisa.  Ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto: buŝa parto de la 3a grado. 
  • 19.00 Laura Brazzabeni: prezento de la 56a Internacia ILEI-Kongreso en Linjano Orsabla, 5a-12a de aŭgusto 2023. 
  • 20.00 Rostfesta vespero (ĉe Edistudio). Laŭeble, harpa koncerto de Klarisa.

Dimanĉo, la 20an de novembro 2022: Venu Vidi Virgon!
  • 9.00 renkontiĝo ĉe “Pisa Carburanti Caffè” di Cascina 
  • 10.00 transiro al la Centro Gravitaj Ondoj “Virgo” por la gvidata vizito. La Centro Gravitaj Ondoj “Virgo”, en Cascina, apud Pisa, estas unu el la batantaj koroj de esplorado pri gravitaj ondoj, ege altnivela instrumento, kun brakoj de pli ol 3 km necesaj por kapti ĉi tiujn tre malfortajn signalojn, sekvo de la teorio de Ĝenerala Relativeco de Albert Einstein. La instalaĵo kaptis gravitajn ondojn de du nigraj truoj, danke al kiuj rekreiĝis la plej absoluta vakuo sur la Tero simila al tiu en la spaco. Estas nur du interferometroj similaj al tiu ĉi de Cascina, kaj ili situas en Usono. TTT-paĝaro: www.ego-gw.it.
  • 12.00 transiro al la Restoracio “La Strambata” por la tradicia festa tagmanĝo honore al Ludoviko Zamenhof kaj la Ludovika Lotumado. 
  • 14.00 en la areno antaŭ la Restoracio, koncerto de Piero Nissim kaj Franco Meoli.

Pliaj detaloj:
vidu la alkroĉitan PDF-on, sendu retmesaĝon aŭ telefonu al ĉeforganizanto Bruĉjo Kasini (329-7463600)

73C45235-8B9D-4805-AC0D-958933CC5572.jpeg 1,82 {0}


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto(ĉe)edistudio.it

Interesiĝintoj

Administranto