Zamenhof-Festo en Angers
09:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Regiona Zamenhof-Festo en Angers

Kunveno/Evento

Programo :

  • 9h30 : Akcepto en "salle du Hutreau" (vidu la mapetojn : ligiloj fine de la paĝo), kafo/teo, biskvitetoj...

  • 10h : "Esperantaj spertoj en muzik-festivaloj" (David Guérin).

  • 11h : "Vin invitas la plac-dancado" (XiaoXiao).

  • 12h : "Turdiono kaj kantanta aperitivo".

  • Tagmanĝo surloke : menuo A (salato "fraîcheur océane" kun fumaĵita salmaĵo kaj senŝelaj tomatoj + kuskuso + ĉokoladŝaŭmaĵo) aŭ menuo B (vegana - menueroj ne findeciditaj).

  • 14h : La kantistoj kaj muzikistoj Victoria Dubin kaj Gérard Houitte (bekfluto, akordiono, gitaro) muzikos kaj dancigos nin per cirklo-dancoj, ktp.

  • 16h30 : Ĝis baldaŭ !

La loko : Mapon vi povas vidi sube. Bone notu, ke la evento okazos en la "salle du Hutreau", ne en Angers mem sed en najbara urbo Sainte-Gemmes-sur-Loire (poŝta kodo : 49130), pli precize "norde de Sainte-Gemmes kaj sude de Angers", tre proksime al la suda parto de Angers.
Preciza situo estas : 47.43561601280656, -0.5598910787150189
La distanco inter la SNCF-stacio de Angers kaj la "salle du Hutreau" estas 4,7 kilometroj. Sed per tramo, vi povas iri ĝis la fina stacio "Roseraie" (en la kvartalo Roseraie) kaj restas nur 1,5 km. Se vi bezonas veturigadon, ne hezitu kontakti nin. 

La prezo estas 30 eŭroj por la tuta tago : prelegoj, dancado, manĝ(et)oj, ...

Limdato por aliĝi estas la 30-a de novembro.

Aliĝilo kaj freŝaj informoj troveblas sur la paĝo : https://www.esperanto-angers.fr/Zam-Festo-2025-Angers


Por atingi la lokon : "Oficialaj" informoj legeblas sur tiu paĝo.
Ilin vi povas ankaŭ elŝuti el tie : 2-paĝa pdf-dosiero.

Dosieroj
Informoj

info(ĉe)esperanto-angers.fr
Salle du Hutreau, Chemin du Hutreau, Sainte-Gemmes-sur-Loire

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureVIGNAUD Laurent

Administranto