Papilioj - belegaj kreaĵoj de la Naturo. Iliaj abundaj formoj kaj koloroj mirigas, ilia flugo elvokas la ideon de facila kaj senproblema vivo. Kaj kio signifas "papilio-efiko"? Ni diskutos tiun temon faldante unu el modeloj de papilio de Akira Yoshizawa, tre fama origamiisto el Japanio. Tiun modelon instruos por ni Carolin Weemeyer.
17.09.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)