Imagu malgrandan rondan tablon kun kelkaj buntaj seĝoj ĉirkaŭ ĝi, sur la trotuaro, ĉe la rando de bela placo. Malstreĉita etoso, trankvila babilado. Jen nia tablo.
Preterpasas konataj kaj nekonataj homoj, salutante unu la alian, komentante la ĉiutagan vivon, kun respekto al la opinioj de aliaj. Ĝojoj kaj intensaj momentoj, kiujn ni travivis, sed ankaŭ deziroj, kiuj ne realiĝis, ĉio taŭgas sur ĉi tiu tablo. Ŝercoj, poemoj aŭ mallongaj rakontoj ĉiam estas bonvenaj kaj povas fariĝi ĝiaj spicoj.
Se vi pensas, ke vi scias ĉion, se vi havas neŝanceleblajn kredojn, ĉi tiu kompanio ne taŭgas ĉe nia tablo. Tamen, se vi estas en humoro aŭskulti kaj pensi pli, kaj paroli malpli, ĉi tiu estas via tablo.
Kontaktu nin por ricevi la ligon de la tablo.