Karaj BAVELANOJ kaj amikoj de proksime kaj fore,
pro la lastjara virtuala Zamenhoffesto ni ricevis multajn laŭdojn. Tial ni pensas, ke estus bona ideo, ĉi-jare denove inviti vin al tut-BAVELA Zamenhoffesto, denove virtuala. Kaj denove GEA pretas gastigi nin en sia Zoom-ĉambro.
Do bonvolu jam noti al vi tagon (
sabaton, la 11-an de decembro), horon (
de la 15a ĝis la 17a) kaj retejon (Zoom-ĉambro de GEA:
<https://zoom.us/j/93366096106> aŭ entajpu N-ro de la renkontiĝo: 933 6609 6106, enira vorto: 1887).
La programo ankoraŭ ne estas tute fiksita. Momente ni havas diversajn mallongajn kontribuojn: pripensindajn tekstojn, muzikon/kantojn, ludemaĵojn ... kaj ankoraŭ estos loko por via kontribuo kaj ideo (ankaŭ pro tio kontaktu min ĉe la sama adreso).
Nome de la BAVELO-estraro mi denove tutkore invitas vin al nia komuna Zamenhof-festo.
Do, kunvenu kun ni por festi,
amike
Ursula
(por la BAVELO-estraro)
PS: Por povi pli bone prepari ĉion, ni estas tre dankemaj al vi, se vi
anoncas vian partoprenon al
<zamenhoffesto22 @ posteo.de>. DANKON !!!