ema diskutado kaj Ateliero – 101: Lumo kontraŭ mallumo.
Kunveno/Evento
image.png540 kB Hieraŭ estis la 11-a de novembro, tago dum kiu oni festas multajn eventojn. Pri kelkaj el ili: Festo de Sankta Marteno kaj Tutmonda Tago de origamio, ni diskutos hodiaŭ.
Krome, la 11.11.1918 finiĝis la Unua Mondmilito, kaj multaj eŭropaj landoj festas tiun daton.
Sankta Marteno forlasis militservon por iĝi monaĥo. Li estis honorita pro sia modesteco, amo al homaro kaj bonfaroj. En ĉi tiu tago vespere infanoj organizas procesiojn kun memfaritaj lanternoj. Ili kantas kantojn sekvante rajdanton sur ĉevalo, kiu kondukas ilin al fajro, kie ili povas varmiĝi en malvarma novembra vespero. Pri tio ni parolos kunmetante modelojn de lanterno kaj rajdanto.
12.11.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
La ret-renkontiĝo EsperOri okazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Culture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.