🖥 IrEA Okazigas: Jaldao, Festo tradicia okaze de la plej longa nokto de la jaro (en la norda hemisfero)
16:30 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Festo tradicia okaze de la plej longa nokto de la jaro (en la norda hemisfero), ĉi-nokde ekde la 16:30-18:30 UTC. Perse, Jaldao aŭ Nokto de Jaldao (perslitere: یلدا شب) estas festo de pli ol jarmilo antaŭe, ĉiujare tuj antaŭ la vintra solstico.

Internacia

Festo tradicia okaze de la plej longa nokto de la jaro (en la norda hemisfero), ĉi-nokde ekde la 16:30-18:30 UTC.
Perse, JaldaoNokto de Jaldao (perslitere:  یلدا شب) estas festo de pli ol jarmilo antaŭe, ĉiujare tuj antaŭ la vintra solstico.
Ne nur en la irana kulturo, sed ankaŭ en multaj aliaj kulturoj tiu ĉi vespero estas honorata kaj festata. En Irano, dum tiu notko oni voĉlegas poezion kaj rakontas historiojn. Oni manĝas granatojn, akvomelonojn, nuksojn kaj dolĉaĵojn. La Nokto de Jaldao estas signo de solidarceo, homa kunesto kaj festado de la vivo.
Tiunokte iuj irananoj ne dormas ĝis la tagiĝo, cele al "helpado al la patrino nokto por naski sian infanon, t.e. la sunon". Venu al nia festo por konatiĝi kun ceremonioj de tiu ĉi unika nokto de la tuta jaro! Kune kun deklamado de gazaloj de Hafizo kaj aliaj artaj programeroj.

Dimanĉe, la 20-an de decembro 2020
Ekde la 16:30 UTC
Zoom-ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/89185218783
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 891 8521 8783
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj