🖥 Biblia Diskutrondo Zeblica
22:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Internacia, ekumena grupo, kiu diskutas pri la Biblio.

Internacia

Bonvenon al internacia, chiusemajna diskutgrupo pri la Libro de la Libroj ;-),
al la
Biblia Diskutrondo Zeblica.
Ni renkontighos (chiusabate) sabate je ja 22a horo (mezeuropa tempo) por diskuti pri la Biblio.
Je la 23a de januaro ni diskutos la ekzekuton de Johano la Baptisto.
Ankau chi semajne ni parolos pri la rakonto pri la morto de Johano la Baptisto: Marko, en chapitro 6, versoj 14 ghis 29.

Chu Vi konas bildon de tiu historio?  Multajn pentristojn inspiris tiu kruela ekzekuto.
Se jes, kunportu kaj montru bildon al ni.

Kaj ankau legu la paralelajn rakontojn 
Mateo 14, 1-12  kaj 
Luko 9, 7-9 kaj Luko 3, 19-20.

Ghis, Via Wolfram

P.S. Rete ekzemple Vi trovas biblion je la sekva adreso: 
https://dli-daten.de/urban/es/artikel?id=913 

Ni uzas la aplikajhon Jitsi Meet. Ne necesas registrigho. Nur necesas viziti la sekvan retpaghon: 

https://meet.jit.si

kaj tie entajpi la nomon de nia grupo.

Au rekte klaku la sekvan ligilon:

https://meet.jit.si/BibliaDiskutrondoZeblica

Mi sendos chiujn aliajn detalojn al Vi, se Vi al mi skribos.
Kore,
Wolfram Rohloff el Zeblico
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com/
keli.prezidanto(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto