🖥 EASP-prelegoj: "Kiel desegni povas kontribui al via vivo?" > Anna LOBO
16:00 - 17:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
La kapablo sin esprimi per arto estas en la kerno de la homoj. Oni povas tion rimarki kiam oni malkovras ke kavernaj homoj rakontis sian ĉiutagan vivon, per simplaj sed fortaj trajtoj, en la muroj de la kavernoj.

InternaciaLokaAlia

PRELEGO: petu ligilon al Anna Lobo en annalobo.artedigital@gmail.com
INTERVJUA ARENO: petu ligilon al Anna Lobo en annalobo.artedigital@gmail.com
VINJETO: ne estos ĉifoje

Strukturo de la evento: 30-50 minuta prelego kaj tuj poste, en la sama bitĉambro, oni povos fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro estos disvastigita de Anna Lobo (vidu ŝian retadreson malsupre). AVERTO: Ambaŭ eventoj, kaj prelego kaj intervjua areno, estos REGISTRITAJ kaj AFIŜITAJ ĉe JUTUBO en "https://www.youtube.com/@Vivagazeto"

Prelego:
# PRELEGANTO:
"Anna LOBO" (Anna Lobo de Carvalho), el Poços de Caldas, Minas Gerais - Brazilo;
# TEMO: "Kiel desegni povas kontribui al via vivo?"
# Pri la PRELEGANTO: 
⮚  Psikologiistino, postgraduiĝo en Arto terapio kaj Ilustristo.
⮚  Agadis en BEJO kaj agadas por EASP kaj BOBELARTO.
⮚  Ĉefaj agadoj nuntempe, por esperanto movado, estas munti sondosierojn por “ESPERANTO         NOTÍCIAS” kaj por la podkasto de Bobelarto.
⮚  Ankaŭ, ŝi verkas artikolojn por la revuo, de EASP, “La Lampiro” pri kino kaj Arto.
⮚  Laste, sed ne malpli grave, ŝi ilustris porinfanajn esperantajn librojn kiel “Breno, Lilika kaj La           feroca hundo” kaj “Dora sentas sin sola” verkita de Paulo Sergio Viana; ankaŭ “La eta leono           kaj aliaj blekoj” verkita de Lode Van del Velde kaj “La Pirata Insulo” verkita de Julian Modest.

# RESUMO de la PRELEGO: 
 La kapablo sin esprimi per arto estas en la kerno de la homoj. Oni povas tion rimarki kiam oni malkovras ke kavernaj homoj rakontis sian ĉiutagan vivon, per simplaj sed fortaj trajtoj, en la muroj de la kavernoj. Ĝis nuntempe, ne nur la arto kiel pentraĵoj kaj desegnoj havas tre gravan rolon en nia socio, sed ankaŭ la arto ĝenerale kun vortoj kaj muziko. Dum la prelego, mi montros al vi kiel arto povas kontribui por plibonigi vian vivon, kaj aldone lasi nian vivon pli kolora.

Dosieroj