Tago de la Flandraj Ardenoj ☆ Vlaamse Ardennendag
09:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Gustumi naturon kaj kulturon en la Flandraj Ardenoj

Loka

Ĉiujare la flandra naturasocio Natuurpunt organizas Tagon de la Flandraj Ardenoj. Dum tiu tago la lokaj naturasocio montras siajn Flandrajn Ardenojn en printempaj vestaĵoj. Estas jam longa tradicio ke ankaŭ esperantistoj partoprenis. Ĉi-jare la evento okazos dimanĉe la 14-an de aprilo 2024. Ni konatiĝos kun parto de la Zwalm-valo (Berendries, Boterhoek, Mijnwerkerspad) (Michelbeke-Brakel) matene. Rendevuo: je la 9-a matene ĉe la preĝejo de Michelbeke, Kerkweg, Brakel.

Tagmeze ni manĝos nian piknikon apud la preĝejo de Zegelsem (ĉe la kruciĝo de Sint-Ursmarusstraat kaj Teirlinckstraat, Brakel).

Posttagmeze ni esploras teksan arkeologion en la teksaĵomuzeo MUST. Sub gvido de ĉiĉerono vi ricevos pli da informoj pri la teksa historio de Ronse. Ankoraŭ funkciantaj teksmaŝinoj donos al vi bonan ideon pri la evoluo de teksado.

Rendevuo je 14h30 ĉe Onthaal- en Belevingscentrum Hoge Mote, De Biesestraat 2, Ronse. Ni ekveturas aŭtokaravane de Zegelsem.

Finiĝas ĉirkaŭ 16h30.

Praktike
Plej bone estas surhavi botojn aŭ fortikajn altajn marŝŝuojn! Sed ne maltrankviliĝu. Ne estas promeno por naturfakuloj aŭ rapidmarŝo. Bonvolu noti, ke la promeno ne taŭgas por infanpuŝĉaretoj. Alportu vian piknikon! Varmaj kaj malvarmaj trinkaĵoj haveblas en la tagmeza kunvenejo en Zegelsem!

Se vi volas veni per trajno, bonvolu sciigi al ni antaŭe kiam vi intencos alveni  en la stacidomo Zottegem. Se vi venas per aŭtomobilo, provu kunvojaĝi. Por montri vian intereson: alklaku 'Mi interesiĝas'.

Aliĝkotizo
Trinkaĵbileto kaj loteria bileto estas inkluditaj por partoprenantoj de la promeno. Per la loterio vi povas gajni semajnfinon en la Flandraj Ardenoj. Ajna profito iros al la Naturfonduso de Flandraj Ardenoj. Post registriĝo vi ricevos pliajn detalojn (inkluzive de vojklarigoj).
Kotizoj:
- la tutan tagon               €10
- nur promeni (matene) €4
- nur MUST                     € 7

Tri bonaj kialoj por partopreni
1.    Malkovru la naturon kaj kulturon de bela regiono dum la plej bela sezono.
2.   Subtenu la lokajn naturajn asociojn, kiuj protektas ĉi tiun regionon.
3.   Montri aŭ ekkoni Esperanton en ago.

Aliĝo
Sciigu retpoŝte al Piet Glorieux, ke vi deziras partopreni (ne nur per eventaservo.org), kaj kun kiom da homoj. Ankaŭ informu lin kiel vi iras tien (per privata aŭ publika transporto) kaj ĉu vi venos la tutan tagon aŭ nur matene/posttagmeze.

Bonvolu transdoni la sumon al la konta numero
BE15-5230-8080-6230 - BIC TRIONL2U de Esperanto-grupo La Konkordo.
Organizo: La Konkordo - Kortrijk kunlabore kun Natuurpunt
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉