Zamenhofa Tago 2016
12:00 - 15:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Anonco pri Zamenhofa Tago 2016 en Valencio kun programo, kunveno, komuna manĝo kaj prelego pri la 19a jarcento.

Kunveno/Evento

GRUPO ESPERANTO de VALENCIA
 ZAMENHOFA TAGO 2016 / SABATON, la 17an de DECEMBRO
 OKAZIGI ĜI-JARE LA 157an DATREVENON de la NASKIĜO DE D-ro ZAMENHOF: la GRUPO ESPERANTO de VALENCIA ORGANIZAS ĈI-TIUN EVENTON:

EVENTOJ:

✓ je la dekdua horo (tagmezo, 12:00): ni bonvenigos ĉiujn niajn membrojn kaj eĉ iun ajn ĉeestanton kiu volos partopreni nian ĉiujaran plej gravan kunvenon. Vi povos aĉeti biletojn de loterio kun nia famega numero 19563, jam multfoje premiita, po 3 € ĉiu bileto.

✓ je la dekkvara horo (dua horo post-tagmeze, 14:00) oni tagmanĝos ĉe restoracio CARMEN, laŭ tre long-daŭra kutimo. Tiu manĝejo troviĝas en strato Avda. de la Plata (aleo de l’Argento) 8. La prezon ni ankoraŭ ne konas, ĉar kompreneble tio dependas je la kvanto da ĉeestantoj, sed kiel jam okazis la lastan jaron, ĉirkaŭ 10 €. Je la fino de tiu evento, oni kantos nian himnon La Espero. Post la tagmanĝo, nia membro Elías Hernández Capdevila prelegos pri LA DUA DUONO DE LA DEKNAŬA JARCENTO, KAJ SIA INFLUO SUR LA HOMARO

BONVOLU TELEFONI – ĈEFE PRO REZERVO DE SEĜO EN RESTORACIO, KAJ OKAZE DE ŜANĜOJ PRI LA HORAR-TABELO AŬ ALIA – AL UNU EL ĈI-TIUJ DU NUMEROJ:

✓ merkrede de la 19a ĝis la 20a: 963744399 (grupejo kie la Grupo kunvenas ĉiusemajne)
 ✓ je iu ajn horo dum-tage: 963413978 (s-ro. Sempere, nia prezidanto)

photo_2026-05-04_23-20-10.jpg 183 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj