Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Detala programo: 28.10.2020: 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 1-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Reguloj: - Entute estas prezentitaj 9 kantoj. - Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de . - Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado. - Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per privata mesaĝo en la babilejo al la moderatoro). - Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj: la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton. - Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago. - La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj ĝis 6 fojoj. - Multan plezuron!
Poentoj 1-a Kantoparado.PNG38,4 kBVenkintoj post la voĉdonado (19 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 25 poentoj: Indiĝena Romanco - Luis Obando, Jahir Cataño 2-a rango kun 22 poentoj: Kisi vin - Pigor & Eichhorn 3-a rango kun 19 poentoj: Vidu la stelaron - Antonio Bosco
Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.