🖥 Prelego de Prof. Dennis Keefe en IrEK-9: "Retaj Paŝoj al Pena Posedo: La Plibonigado de Loka Komunikado-Sistemo dum kaj post la Pandemio: la kazo de WhatsApp kaj Telegram."
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Dennis Keefe kun la temo "Retaj Paŝoj al Pena Posedo: La Plibonigado de Loka Komunikado-Sistemo dum kaj post la Pandemio: la kazo de WhatsApp kaj Telegram."

Priskribo de la prelego: Antaŭ iom pli ol du jaroj lokaj kluboj de Esperanto, tiuj de niaj urboj kaj urbetoj, komunikis vizaĝ-al-vizaĝe: en kafo-kunvenoj, en lokaj kluboj, dum etaj ekskursoj, kaj kompreneble, ĉe la Zamenhofa Festo. Tamen, en frua 2020, devigate ne ĉeeste kunveni pro la rapida etendiĝo de la korona viruso, multe urbaj kluboj devis rekonceptigi siajn lokajn interŝanĝojn, utiligante nur tujmesaĝilojn, babilejojn kaj Zoom-on por ĉiaj komunikaj celoj de siaj lokaj membroj. Ĉi tiu prelego estas pri tio, kion mi lernis pri glata kaj efika komunikado en tiaj retmesaĝaj sistemoj, specife pri interkomunikado per WhatsApp, Telegram, Kakao Talk kaj WeChat. Mi listigos pli ol dek malglataĵojn en la komunikado-sistemo, kaj mi priparolas kiel oni povas plibonigi ilin. Mi centriĝos sur la homa, ne teknika, aspekto de la afero. Post la prelego, demandoj kaj alternativaj vidpunktoj de la ĉeestantoj estos bonvenaj.

Pri la preleganto: Instruisto pri merkatiko je la bakalaŭra kaj magistra niveloj, kaj antaŭa lingvo-instruisto en universitatoj sur tri kontinentoj: La Universitato de Illinois en Usono; HEC Parizo kaj École Polytechnique en Francio; la Universitato de Nankino kaj Johns Hopkins Universitato en Ĉinio. Estro kaj materialo-verkisto de pluraj lingvaj kaj komercaj programoj en tri el tiuj universitatoj. Esperanto-flanke: Fondinto de la Lingvaj Festivaloj, kreinto de Esperanto-Insulo en Ĉinio, kaj Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Kreinto de la Valencia Metodo. Verkisto de la BEK-Kurso. Instruisto de la plej longa, universitata Esperanto-kurso en Ĉinio. Dumviva membro de UEA kaj ILEI. Eble ankaŭ notindas: Rekordulo (37 jaroj) de la angla Vortaro-Konkurso de la Universitato de Arizono en 1972.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto