Ceremonio en la Pola Nacia Biblioteko
13:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler de UEA al la Pola Nacia Biblioteko (PNB)

Internacia

Estas mia honoro kaj plezuro inviti vin al speciala ceremonio okazonta en la Biblioteka Narodowa en Varsovio lundon, la 29an de majo. Temas pri la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler de UEA al la Pola Nacia Biblioteko (PNB), por ke ĝi de nun ĝuu profesian konservadon, sub la respondeco de la PNB kun konstanta kuratora funkciado de dungita fakulino esperantista.

La Biblioteko dissendos oficialan invitilon kaj ekanoncos la eventon en sia retejo mardon, la 23an de majo, tamen pro la proksimeco de la dato, la Estraro de UEA rajtigis min sendi antaŭ-anoncon pli frue por ke vi havu pli da tempo por plani. La invito estos de mi kaj de la direktoro de la Pola Nacia Biblioteko, D-ro Tomasz Makowski.

La ceremonio okazos en la Pola Nacia Biblioteko, Biblioteka Narodowa, kies adreso estas al. Niepodległości 213, Varsovio (eniro per la ĉefa enirejo “A” de la parko), en la Aŭditorio Stefan Demby, je la 13h00. Ĝi daŭros proksimume 30 minutojn, kun alparolo de la Biblioteka Direktoro, eventuale reprezentanto de la ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo, kaj mi, kiel prezidanto de UEA, ŝarĝita pri la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la PNB. Ni uzos la polan, anglan kaj Esperantan lingvojn, kun interpretado de Rafał Darasz.

Post la ceremonio okazos akcepto kun regalo. Je la 14h00 la simpozio pri la signifo de la kolekto por la PNB kaj esploristoj pri Esperanto. Ni aranĝis rondon de kvar prezentaĵoj en la angla kaj pola, kun skribitaj trilingvaj resumoj, kaj spaco por demandoj kaj respondoj (ankaŭ en Esperanto):

Bonvenon kaj Saluton: Julia Konopka-Żołnierczuk (Vicdirektorino, Biblioteka Narodowa);
Gvidado: D-ro Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) kaj Gabriela Skonieczna (Biblioteka Narodowa)

1. D-ro Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo): The challenge of conserving a transnational heritage: the future of the Hector Hodler collection. (La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la estonteco de la kolekto Hector Hodler)

2. D-rino Ida Stria (Uniwersytet Warszawski ): Dostępność esperanckich zasobów bibliotecznych z perspektywy językoznawczej. (Disponeblo de Esperantaj bibliotekaj rimedoj el lingva perspektivo)

3. D-ro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/Centre Marc Bloch, Berlin): Warsaw as a starting point for the diffusion of lingvo internacia: The first Esperanto textbooks and dictionaries and their authors (1887-1890). (Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890])

4. D-ro Marek Nahajowski (Akademia Muzyczna w Łodzi): Esperanto i nauki o muzyce – stan obecny i perspektywy dalszego rozwoju. (Esperanto en la mondo de la muzikscienco: aktuala stato kaj perspektivoj por plua evoluo)

Sentu vin liberaj diskonigi la eventon al seriozaj interesitoj pri la kolekto por ke ni havu dignan publikon por la ceremonio. La Biblioteko bonvenigas lokajn esperantistojn, do ni antaŭĝojas vidi vin por la rehejmiĝo de nia unika Esperantlingva kultura heredaĵo en la lando de ĝia naskiĝo.

D-ro Duncan Charters
Prezidanto de UEA

Fonto: https://sezonoj.ru/2023/05/polujo-15/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉