🖥 BoPoBo: Bildoj por Babilado, A-B-C Niveloj, de Dennis Keefe
16:00 - 17:30
UTC
Elekti horzonon
Filmo-Sceno 11 el 20: Faktoj, Vidpunktoj, Kio okazos SE? Ni parolos pri tio kion ni vidas, divenas, opinias..

Kurso

imagen.png 464 kB
(La filmo-sceno por hodiaŭ.  Ni vidos la demando-liston dum la leciono)

A, B, C.  Se vi estas A-ulo, vi povas legi la demandojn.  Se vi estas B-ulo, vi povas respondi al la demandoj, skribitaj kaj ne-skribitaj, spontanaj.  Se vi estas C-ulo, vi povas uzi vian fantazion.  Vi povas klarigi, fantazio-ekzemple, kial iu homo pugnobatas la policiston, kaj kio okazus poste, kaj kion vi farus se vi estus tiu homo, aŭ tiu policisto!  Bildoj por Babilado estas kurso por plurnivelaj Esperantistoj samtempe.

Ĉi tiu kurso estas por Esperantistoj kiuj volas paroli kaj aŭskulti Esperanton dum 90 minutoj, interŝanĝante opiniojn pri bildoj de filmoj.  En la unua rondo de demandoj, ni serĉas FAKTOJN: kio, kie, kiel, kiu, kiam, ktp.  En la dua rondo, ni esprimas vidpunktojn de la aktoroj mem: Kion pensas la homo kun la ruĝa ĉapelo.  Kion la alia homo, kiu koleras, pensas pri li.  Ktp.  Kaj en la lasta rondo, ni starigos demandojn kiel Kio okazos se la policisto arestos lin?  Kio okazos se subite pluvas, se estus nokto anstataŭ tago.  Ktp.

https://zoom.us/j/91528361413?pwd=KRMrkJCHxYlwlpe8VHQdJZb0Dw51yA.1

Kunveno-numero: 915 2836 1413
Pasvorto: bildoj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDennis Keefe