Kurso Internacia de Esperanto en Valencia kaj prelego
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Kurso Internacia de Esperanto en Valencia

LokaKurso

ATENTU!!!
Ĉi-semajne oni daŭrigos en nia Grupejo PIV la ĉiu-monatan prelegon, laŭ-kutime okazanta je la unua vendredo de ĉiu monato.
Ĉi-foje, nia preleganto estos nia kunulo Elías, grupano 253 de la Grupo, kaj lia prelego temos pri LA HIEROGLIFA SKRIBO EN LA ANTIKVA EGIPTIO. Kompreneble, la prelego estas prezentota per nia mirinda lingvo Esperanto, kaj komenciĝos je la sesa horo posttagmeze, pere de projekciilo donacita de nia prezidanto Raúl.
Dum la prelego oni servos kafon, teon, fromaĝon kaj vinon, ĉi-foje donacitajn de Rosa kaj Dennis. Eduardo kaj Raúl kunportis last-vendrede kelkajn dolĉajn kuketojn kiuj estis formanĝitaj en malpli ol unu horo, ĉar ili estis tre bongustaj.
Samtempe, kaj en apuda klas-ĉambro, nia kunulo Dennis instruos la ankaŭ ĉiu-monatan Fulmo-Kurseton pri Esperanto por Komencantoj, kiu okazas ĉiam je la unua vendredo de ĉiu monato. Tiu kurseto estas unu el la plej gravaj eventoj de nia eventaro, ĉar tio ebligus la varbadon de novaj esperantistoj por nia Grupo.
Oni esperas vian ĉeeston kaj atendas vin ĉiujn!!!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

valencia.esperanto.es
valencia(ĉe)esperanto.es
Avenida Peris y Valero 96

Interesiĝintoj

Administranto