Ni ĝuos feston ĉe la hejmo de Jed kaj Deb, kaj havos estrarkunsidon por diskuti kelkajn gravajn aferojn kiel: MeKaRo (mekaro.ca), regulaj renkontiĝoj, eventuala estrar-elekto, kaj klubaj financoj.
Horaro:
14:00-15:00 Estrarkunsido (estraranoj bonvolu ĉeesti akurate). Ĉiuj bonvenas partopreni, sed nur estraranoj voĉdonas en oficialaj decidoj.
15:00-18:00 Socia kunveno, ludoj, manĝaĵo (ŝancbufedo). Se la vetero bonas, ni povas ekskursi al proksima parko.
Loko:
https://goo.gl/maps/LKwK8tFWLpxY9Fxn9
Por la preciza adreso, retpoŝtu al jedmeltzer ĉe gmail.com.
Nia hejmo situas proksime de la stacio Eglinton West, en la kvartalo Cedarvale.
Notu:
Ni ofte uzas la telegram-grupon por komuniki dum eventoj (ekz. se ni iros al parko). Ligilo ĉe la ĉef-paĝo de la grupo,
esperanto-toronto.com.