Tema diskutado kaj Ateliero – 199: Fenikso kaj mandalo - du malsamaj vojoj de renaskiĝo.
Kunveno/Evento
199-afiŝo_Ateliero-199.jpg.jpg152 kB
Ne ĉio, kio estas rompita, estas perdita. Foje la cindro fariĝas grundo por nova vivo, kaj foje unu sola desegnita rondo estas la unua paŝo al interna harmonio. Hodiaŭ ni parolos pri Fenikso kaj mandalo: bildoj de renaskiĝo en mitologio, naturo, teknologioj kaj la homa animo kaj faldos Feniksan mandalon, instruotan de aŭtoro, Sidinei de Paŭla, origamiisto el Brazilo.