🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Veteranoj memoras, veteranoj parolas

Kunveno/Evento

La 24a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 3an de novembro, je la 15:00 UTC.  Ĝi daŭros 60 minutojn.  (Aliĝo-adreso sube).

Baldaŭ en la ĉiumonataj, zoomaj kunvenoj de VEK-anoj okazos ŝanĝo por lanĉi la trian jaron de tiuj virtualaj renkontiĝoj.

El kio ĝi konsistos?  Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri sia tuta Esperanta vivo.

Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando.  La komenco, la mezo, la nuno.  La motivoj, la bariloj.  La ĝojo, la malfacilaj momentoj.

Finvenke, raŭmisme.  Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.

Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.

Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
 
***
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite: Kunven- identigilo: 815 1500 4796  Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto