Suna Eklipsa Festo
12:00 - 17:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Ni vojaĝas al Fort Erie por renkontiĝi kaj spekti la suna eklipso

InternaciaLoka

Ni spektu la malofta suna eklipso kune en Fort Erie, Ontario

La aprila 2024, suna eklipso trairos Nordamerikon, preterpasante Meksikon, Usonon kaj Kanadon. La totala suna eklipso komenciĝos super la Suda Pacifika Oceano. Se la vetero permesas, la eklipso estos videbla el Fort Erie inter 14:04 ĝis 16:32 EDT kun la plena eklipso (en mallumo kiel nokto) inter 15:18 kaj 15:22 EDT.

La regiono ne spektis totalan suneklipson en pli ol 50 jaroj (1972), kaj estos pli ol 80 jaroj antaŭ la venonta (2106).

Kunveturado

Ni kunveturigos, ekveturante el Toronto lundon tagmeze. Eble ankoraŭ estas disponeblaj spacoj: kontaktu John ĉe la retpoŝtadreso flanke. Kunportu viajn proprajn eklipsajn okulvitrojn kaj fotilon aŭ teleskopon. Eblas ke ni manĝos kune en Ft. Erie poste.

Vetero

Ĉi tiu evento okazos nur se veterkondiĉoj en Fort Erie permesas vidi la eklipso. Kontrolu ĉi tiun anoncon la antaŭan tagon por konfirmi ĉu la vojaĝo okazos.

Loko

Ni kunigos al Waverly Beach parko, 290 Helena St., Fort Erie, ON (Waverly Beach).
La loko eble ŝanĝiĝos; kontrolu dimanĉe antaŭa la evento.

Kontaktu John sur poŝtelefono 902-488-2588 se vi havas demandojn.


SunaEklipso.jpg 412 kB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tel. 902-488-2588
szbizsz(ĉe)gmail.com
290 Helena St, Fort Erie, ON

Interesiĝintoj

Administranto