Provekskurso "Montrealo Juda" (Mini-MEKARO!)
09:00 - 12:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Venu kaj lernu pri Montreala Judo kaj la Montrealaj Zamenhofoj, kiujn vizitis L.L. Zamenhof en 1910!

Loka

Ĉi-jare ne okazos la ikona Mez-Kanada E-Renkontiĝo. Sed jen bona novaĵo: Ĵenja Amis gvidos provekskurson Montrealo Juda. Venu kaj lernu pri la historio de la juda komunumo en Montrealo kaj ankaŭ pri la parencoj de Zamenhof, kiuj vivis ĉi tie kaj kiujn li vizitis en 1910. La ekskurso ekiros je 9 h 00 de la metrostacio Berri-UQAM. Ni renkontiĝos en la kruciĝo de la stratoj Berri kaj Sainte-Catherine kaj promenos ĝis la placo St. Louis. Se por vi pli facilas atendi la grupon en la placo St. Louis, vi povas tion fari kaj atendi nin ĉe la fontano de la placo St. Louis ĉ. 9:20. La promenado de Berri-UQAM ĝis la placo St. Louis daŭras ĉ. 15-20 min. La ekskurso daŭros proksimume du kaj duonhoro ĝis tri horoj. Poste ni manĝos en la manĝejo Main. Eble sekvos posttagmeza aktivaĵo/ekskurso. Se vi ŝatus kunmanĝi en Main, skribu al Ĵenja: yevgeniya.amis(ĉe)gmail.com ĉar necesos rezervi. Dato: sabato 28a de majo, 9 h 00 ĉe Berri UQAM (kruciĝo inter Berri kaj St. Catherine, ni marŝos ĝis placo St. Louis) aŭ 9:20 rekte ĉe la placo St. Louis.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

yevgeniya.amis(ĉe)gmail.com
Rue Berri & Rue Sainte-Catherine E

Interesiĝintoj

Administranto