Novembra Ludado ☆ Spielnachmittag im November
14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperantlingva ludado kaj babilado ĉe glaciaĵejo

Loka


Dum oktobro ni estis sep ludantoj kaj ni ludis jenajn ludojn: Set, Sticheln, Morgenland, kaj Tabuo en Esperanto (kun pliaj novaj kartoj de Heike – dankon!)




La sekva ludado okazos dum sabato, la 18a de novembro, ekde la 14a horo ĝis la kafejo fermiĝas (nuntempe kutime inter la 20a kaj 21a horo).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 18a de novembro 2023, 14:00 ĝis 20-21:00

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.

Organizanto: Jessica Grasso
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj