La kunveno okazos en mia hejmo. En mia strato kaj ĉirkaŭaĵo vi devas pagi por parkumi vian aŭton. Avertu min, mi povas aranĝi la pagon. Gastoj el aliaj partoj de la mondo estas bonvenaj!
Ni priparolas nian agadon en 2025. Kion ni faru en la sezono 2026/27?
Ni fiksu la datojn por la someraj kaftrinkadoj kaj la datoj poste.
Mi invitas por tiu ĉi kunveno sinjorinon Lenny Bulthuis. Esperanto Nederland decidis doni al ŝi la jaran Verloren van Themaatpremio. Ŝi estis la granda motoro de la projekto 'Rabbels Hoop'. Temas pri pupteatra prezento kiu estas bazita sur la libro La Vila Mano de sro H.J.Bulthuis. Bulthuis naskiĝis en Warffum. Ĝi estas skribita originale en Esperanto. Traduko en la nederlanda lingvo poste aperis. En la kromprogramo estis multaj aktivecoj por atentigi homojn pri Esperanto. Ĥoro vira kantas esperantlingvajn kantojn en preĝejo en Warffum. Tri turismaj gvidistoj organizis interesan programon tra la vilaĝo. La muzikgrupo Kajto presentis plurajn kantojn. Infanoj de du du bazaj lernejoj verkis belajn kartojn kun deziroj, en Esperanto. Estis budo kun libroj de Bulthuis kaj kun informoj ĝeneralaj pri Esperanto.
Tial ŝi meritas ricevi la Verloren van Themaatpremio. Lenny ne povis veni al la jarkunveno de Esperanto Nederland en Utrecht, tial ni invitis ŝin al nia kunveno por ricevi la orkondon.
Mi esperas renkonti vin la 16-an de majo en mia hejmo.