SFERO Paralela Universo 2025 - SanFrancisko, kalifornio
12:00 - 20:00
Ameriko/Los_Angeles
Elekti horzonon
Informo pri la evento Paralela Universo ĉe la golfeta regiono de SanFrancisko, kalifornio, usono.

Kunveno/Evento

En Kalifornio, SanFrancisko (SFERO) kaj Sakramento (ESOS) kunĝuos Paralelan Universon per tagmanĝi kune ekde 12:00 ĉe restoracio Gott's ĉe San Francisco Ferry Terminal.

Poste ni ekskursos al Saŭsalito per pramŝipo.

Tagordo por Paralela Universo 2025

De Sakramento al San Francisko

Sakramentanoj planu atingi manĝejon Gott's ĉe San Francisco Ferry Terminal ĉirkaŭ tagomezo. Mi rekomendas Capitol Corridor-on, trajnon 729, sed trajno 733 ankaŭ sufiĉos. Mi resumetos la alsanfranciskan trajnan horaron sube.

 

 |   | Trajno 729 | Trajno 733
 | Sacramento | 8:55 atm | 9:55 atm
 | Emeryville | 10:33 atm | 11:33 atm
 | SF Salesforce Center | 11:05 atm | 12:05 ptm
 

Inter Emeryville kaj SF Salesforce Center estas buso inkluzivata kun la trajnbileto de Capitol Corridor.

 

 

Pasaĝeroj en Trajno 729 eble volus vizitila parkon tegmentan kaj senpagan ĉe SF Salesforce Center por pasigeti tempon antaŭ ol marŝi al Gott's.

De San Francisko al Saŭsalito

 | 12:00 ptm | homoj mem atingos tagmanĝejon Gott’s ĉe San Francisco Ferry Terminal
 | 1:50 ptm | la grupo foriros de Gott’s por pretigi sin por pramo al Saŭsalito (tempo por uzi necesejon, aĉeti biletojn, ktp.)
 | antaŭ 2:14 ptm | nia grupo devos esti jam en la pramo ĉe Gate B ĉe San Francisco Ferry Terminal (In order to adhere to the schedule, gates close 1 minute before departure time.)
| 2:15 ptm | nia pramo foriros de San Francisco Ferry Terminal
| 2:45 ptm | nia pramo atingos Sausalito Ferry Terminal-on, kaj partoprenantoj decidos ĉu sidadi, ĉu promeni en Saŭsalito, laŭplaĉe.

De Saŭsalito al San Francisko (aŭ plu al Sakramento)

Homoj rajtos foriri de Saŭsalito frue aŭ malfrue, laŭ sia plaĉo. Sube estas resumtabelo por pramoj aŭ busoj de Saŭsalito al San-Francisko kun sufiĉa tempo por konekti al trajno Capitol Corridor al Sakramento.

 

 | Pramo de Saŭsalito al San Francisko (Golden Gate Ferry) | 
| Sausalito Ferry Terminal | 5:05 ptm | 6:30 ptm | 
| SF Ferry Terminal | 5:35 ptm | 7:00 ptm | 
|   |   |   | 
| Buso de Saŭsalito al San Francisko (Golden Gate Transit,buslinio 130)
| Sausalito Ferry Terminal (Bushaltejo surBridgeway kruce kun El Portal) | 4:46 ptm | 5:46 ptm | 7:41 ptm
| SF Salesforce Center (Bushaltejo sur Mission kruce kun Fremont) | 5:44 ptm | 6:44 ptm | 8:26 ptm
|   |   |   | 
| Capitol Corridor de SF al Sakramento (per buso kaj trajno)
|   | Trajno 744 | Trajno 746 | Trajno 748
| SF Salesforce Center | 6:40 ptm | 7:40 ptm | 8:40 ptm
| Emeryville | 7:21 ptm | 8:21 ptm | 9:21 ptm
| Sacramento | 9:15 ptm | 10:15 ptm | 11:15 ptm
 




📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉