La 15a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 3an de februaro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00). Ĝi daŭros 60 minutojn.
Retligon, sube.
Por komenci estus interese priparoli la interesan, novan blogaĵon de Peeter Aitai, kiu skribis pri kial kaj kiel li lernis Esperanton en la jaro 1977. Liaj komentoj legeblas en la januaraj skribaĵoj de VEK sur Facebook.
Kaj ĉi semajne anonciĝis la nova ilo de artefarita intelekto nomita DeepSeek. Vi certe aŭdis pri ChatGPT, sed ĉu vi konas DeepSeek? Kion vi pensas pri tiaj algoritmoj iloj: Ĉu ili helpos aŭ ĉu ili estos obstakloj por la disvastiĝo de Esperanto?
(Ĉi lunde mi partoprenos nian VEK-Kunvenon el ie en la urbo Romo, survoje al mia prelego ĉe la Esperanto-Klubo de Romo posttagmeze).
***
Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.
Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC). Kunvenoj registriĝas.
Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.
Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.
Dennis Keefe.