🖥 La reĝo-trobadoro kaj la naskiĝo de la portugala lingvo
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj diskutado

Kunveno/Evento

La galega-portugala trobadorismo estas arta kaj kultura movado, kiu disvolviĝis dum la malfrua Mezepoko. Kiam Portugalujo formiĝis, ĝia plej grava politika kaj kultura centro troviĝis en la urbo Guimarães, en la ekstrema nordo de la lando. En la jaro 1255 la reĝo Alfonso la 3-a translokis la ĉefurbon el la nordo al la sudo de Portugalujo, al Lisbono. Pro tio la galegaportugala lingvo, kiu naskiĝis en la nordo, iom post iom disvastiĝis tra la sudaj regionoj kaj atingis ankaŭ Lisbonon.
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:00 – 20:30 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis. 

image.png 281 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto