Kultura Tago Faktoj kaj fantazioj
NULIGITA pro la kronviruso
10:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Kultura Tago Faktoj kaj fantazioj

Internacia

         PRO LA KORONVIRUSO NI DECIDIS NULIGI LA TAGON!   

                           
sabato, la 28a de marto 2020
afbeelding.png 17,1 kB
 
 ‘Faktoj kaj fantazioj’. 
 
Lastatempe, falsaj novaĵoj, intenca falsado de informoj kaj duonfantaziaj rakontoj altiras la atenton de multaj homoj. Oni avertas kontraŭ falsaj informoj, sed ĉu vi povus distingi falsan de vera informo? En via retpoŝta kesto jam malfacilas kelkfoje.. Kaj kio estas mito, kio estas fakto pri Esperanto? Ni festos la printempon kaj tio ne estas falsa novaĵo!

Libroservo: Flandraj Esperantistoj el Antverpeno prizorgas libroservon dum la tuta tago!
Venu viziti ĝin kaj ĝuu de la libroj! Kaj kunporti kelkajn hejmen. 

10.30 – 11.00 h  -  akcepto kaj bonvenigo

11.00 – 11.45 h –  prelego de dr. Federico Gobbo pri ‘Fantasiaj lingvoj’                                    Fantazio estas grava afero, ankaŭ rilate al lingvoj. Ekzistas eĉ multaj fantastikaj lingvoj kiuj kaptas la atenton de gejunuloj kaj gemaljunuloj. Oni povas nomi diversajn verkistojn kiuj elpensis sian propran fantazian lingvon. Ekz.e Tolkien. Estus interese aŭdi kial ili faris tiujn fantaziajn lingvojn kaj ĉu ili havas vivon ‘ekster la romano aŭ filmo’.  

12.00 – 13.00 h –  lunĉo

13.00 – 14.00 h –  kvizo de Bert de Wit  .                                                                                       Por testi vian kapablon distingi inter veraj kaj falsaj novaĵoj, inter faktoj kaj fantaziaĵoj, Bert de Wit prezentos kvizon pri “ĉu vere aŭ nevere?“. 

14.15 – 15.15 h -  prelego de Ziko van Dijk ‘Mitoj pri Esperanto’                                                Li parolos por pri faktoj kaj fantazioj en la Esperanto-mondo. 

15.15  – 15.30 h  - paŭzo

15.30 – 17.30 h  – koncerto de Kajto   Muzika parto por fini la kulturan tagon! 

18.00 -                   bufedo en partycentrum Floor (por tiuj kiuj mendis) 
 
Loko:  Partycentrum Floor, Dorpsstraat 36, 6741 AL Lunteren  Facile atingebla per privata kaj publika transportiloj. Promendistanco de la trajnstacio Lunteren estas 300 metroj. 
 
Aliĝi Anoncu vian partoprenon per la aliĝilo kaj indiku ĉu vi volas ankaŭ partopreni la vespermanĝon.
Kotizo: programo kaj lunĉo € 15,-- . Ne-membroj pagas € 18,50.      Bufedo, inkl. trinkaĵo : € 24,--
 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl
sekretario(ĉe)esperanto-nederland.nl
Partycentrum Floor Dorpsstraat 36

Interesiĝintoj

Administranto