Kulturo, edukado, turismo en la tradicia novembra evento en Pisa

Internacia

Vendredo 15a.
08h00–13h00 En liceo de Pisa, didaktika seminario al la instruistoj
08h00–13h00 Paralele: informado pri Esperanto al la liceanoj
14h00–15h30 Unua turisma promenado tra la urbo (Marco Cecchi)
16h00–19h30 Ĉe la Komunuma Palaco, Sala delle Baleari.
16h00–17h00  Malfermo de ZAT 2024, saluto de la aŭtoritatoj
                        Lingva kaj didaktika seminario:
17h15–18h00  Prelego de Larysa Osadchuk "Origami en instruado de lingvoj"
18h00–18h45  Prelego de Francisko Tosoni "Principoj de verkado en Vikipedio"
18h45–19h30  Prelego …
21h30–24h00 Laborsesio gvidata de Francisko Tosoni "Viki-esperantujo"
                        estas konsilinde kunporti sian komputilon

Sabato 16a.

08h00–09h30 Dua turisma promenado tra la urbo (Alessandro Bellucci)
10h00–13h00 Organiza seminario "Kio ni estas, kion ni celas" (Bruĉjo Kasini k.a.)
En tiu mateno Itala Esperanto-Federacio (FEI APS) proponas analizi la staton de nia asocio,
ankaŭ en komparo kun la paralelaj asocioj en la ceteraj landoj, kaj plani kiujn taskojn
unuavice nin atendas en la venontaj monatoj kaj jaroj.

14h00–15h30 Tria turisma promenado tra la urbo (Marco Cecchi)
16h00–19h30 Lingva kaj didaktika seminario:
16h00–16h45  Prelego de Andrea Vaccari "Instruado de Esperanto per la aŭtenta metodo"
16h45–17h30  Prelego de Nicola Morandi 
17h30–18h15  Prelego …
18h15–19h00  Prelego de Dario Besseghini "En la bobelo, ekster la geto"
19h00–19h45  Prelego …
21h30–24h00 Koncerto de Clarissa Sabatini

Dimanĉo 17a.

09h00–10h00 Domus Mazziniana Prelego pri «Mazzini kaj Esperanto»
10h00–12h30 Domus Mazziniana Vizito al la lasta loĝejo de Jozefo Mazzini.
13h00–15h00 Tradicia Granda Zamenhofa Tagmanĝo 
14h00–19h30 Ekzamenoj de Esperanto A2, B1, C1 de Itala Instituto de Esperanto

Prezo: 210 €
kiu inkluzivas ĉion de la vespermanĝo de ĵaŭdo ĝis la festa tagmanĝo de dimanĉo
kaj gastado inkluziva de matenmanĝo en dulita ĉambro en hotelo 3-stela.
Reduktebla por neplentempaj partoprenantoj.
Suplemento por unulita ĉambro +90 €.
Partopreno sen loĝado (manĝoj inkluzivitaj, eĉ se ne estos uzitaj): 150 €
Bezonata antaŭpago ĉe la aliĝo: 50 €.
Aliĝo eblas
per retposto al <zat@kongreso.org> aŭ per WhatsApp al +39 329 7463600

La kotizoj povas esti antaŭpagataj :
• prefere per la UEA-konto bruc-y de Bruĉjo Kasini
• alternative 1, per la poŝta konto de «Edistudio di Brunetto Casini»
n-ro 12230561 
• alternative 2, per la banka konto de «Edistudio di Brunetto Casini»
IBAN IT96Q0760114000000012230561 
• alternative 3, per la paypal-konto de «Edistudio di Brunetto Casini»
je la adreso info@edistudio.it, kun aldono de € 5,00 por ĉiu unuopa pago pro servaj kostoj 

Dosieroj