🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 186: Naskiĝo de Supernovao.

Kunveno/Evento

186-afiŝo_Ateliero-186.jpg 177 kB


Multajn misterojn kaŝas la Universo. Kelkaj el ili jam estas malkovritaj de la esplorantoj de la Kosmo, multaj ankoraŭ atendas sian malkovron, sed ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj neniam estos alireblaj al ni. Inter tiuj nepraj kaj nekompreneblaj objektoj troviĝas la Nigraj Truoj, kiuj formiĝas kiel rezulto de eksplodo ĉe la fino de la vivo de masivaj steloj. Tiu fenomeno nomiĝas Supernovao.
Hodiaŭ ni diskutos ĉi tiun temon kaj faldos modelon de stelo, en kies mezo troviĝas truo. Ĉu tio ne estas modelo de Supernovao?
La faldadon montros la aŭtoro, Ricardo A. Marín S., konata origami-artisto el Kolombio.

15.02.2026, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Zoom: https://us02web.zoom.us/j/94504903340
 Kunven-identigilo (Meeting ID): 945 0490 3340
Pasvorto ):esperori 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte