Aranĝo okaze de la Tago de la E-libro
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Beogrado
Elekti horzonon
Aranĝo okaze de la Tago de la E-libro kaj Zamenhof-tago

Loka

Okaze de la Tago de la Esperanta Libro kaj Zamenhof-tago, Serbia
Esperanto-Ligo organizas aranĝon la 21-an de decembro 2022 je la 13-a
horo. Ĝi okazos en Beogrado, en Biblioteko „Dr Milan Budimir“, Jevrejska
24/I.

Dum la programo estos prezentita nova libro de Zlatoje Martinov:
„Istorija planskih jezika“ – „Historio de planlingvoj“
, sciigitaj
rezultoj de Literatura konkurso, enmanigitaj diplomoj al
ekzameniĝintaj gelernantoj
kaj oni havos eblecon aŭskulti poezion
kaj kantojn
en Esperanto.

La ĉeforganizanto de la evento estas Nedeljka Ložajić.

Ni kore invitas ĉiujn interesiĝantojn!




📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

laslo.az(ĉe)gmail.com
Jevrejska 24/I

Interesiĝintoj

Administranto