🖥 Spertoj de rifuĝinto kaj retrorigardo al la Baantjer-projekto
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Esperantisto-kiu fuĝis el sia hejmlando rakontos pri siaj spertoj kaj ni retrorigardos al la tradukprojekto pri Baantjer-libro

InternaciaLoka

La  14an de majo 2023, je la 13.00a horo, ni renkontiĝos en « De Koopermoolen », Warmoesstraat 5 Amsterdam, kaj samtempe ni ebligos kontakton per ZOOM. 

SPERTOJ DE RIFUĜINTO kaj

RETRORIGARDO AL BAANTJER-PROJEKTO

 
Nian kunvenon vizitis kelkfoje Esperantisto kiu devis fuĝi el sia hejmlando. Ni volas scii pri liaj travivaĵoj en Nederlando. Kio plaĉis kaj kio malplaĉis ? Kiel trakti lingvajn kaj kulturajn diferencojn ? Ni aŭdos spertojn de rifuĝinto.
En la dua parto de la kunveno ni parolos pri la spertoj dum la preparo kaj prezento de la traduko de la Baantjer-libro « La morto en preĝo », kiu okazis la 16an de aprilo en la famkonata kafejo en la kvartalo Jordaan. Vi vidos fotojn kaj aŭdos raportojn de partoprenintoj.
 
ERVARINGEN VAN EEN VLUCHTELING en
TERUGBLIK OP HET BAANTJER-PROJECT
 
Een Esperantist die moest vluchten uit zijn land, heeft enkele keren onze bijeenkomst bezocht. We willen weten wat zijn belevenissen zijn in Nederland. Wat beviel en wat beviel niet? Hoe moet je omgaan met taal- en cultuurverschillen? We horen de ervaringen van een vluchteling. 
In het tweede deel van de bijeenkomst praten we over de ervaringen tijdens de voorbereiding en de presentatie van de vertaling van het Baantjer-boek “De dood in gebed”, die plaatsvond op 16 april in het bekende café in de Jordaan. U ziet foto’s en hoort verslagen van deelnemers. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj