La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon kaj denove haltos en Tokio. Okaze de tiu etapo, ni parolos pri Stranga okazintaĵo en via vivo : ĉu io stranga aŭ malkutima okazis al vi ? Ĉu (mal)bonŝanco trafis vin ? Rakontu al ni viajn plej rakontindajn strangajn spertojn !
La babilrondo okazos sabaton la 8an de Januaro je la 13a en Romo kaj Parizo, je la 21a en Tokio. Ĉiuj estos bonvenaj en amika kaj stranga etoso.
ID kunveno: 895 5238 7637
Pasvorto: 796650