🖥 Prelego de D-ro Alain Delmotte en IrEK-9: "Pozitivaj influoj de la pandemio por la medio, la naturo kaj la mensa sano"
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas D-ro Alain Delmotte kun la temo "Pozitivaj influoj de la pandemio por la medio, la naturo kaj la mensa sano"

Priskribo de la prelego: La pandemio, aparte izoliĝoj, kvarantenoj kaj dormosignaloj - ĉie en la mondo, multe influis la elsendojn de poluaĵoj (poluaj gasoj, materialoj, bruoj,...). Tuj la naturo favore reagis! Ankaŭ la viroj reagis por kontraŭi la negativajn influojn de la restriktaj reguloj de izoliĝo sur la menso.

Pri la preleganto: Alain Delmotte naskiĝis en Afriko, doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en la Katolika Universitato de Loveno (UCL, BE) kaj multe laboris en Afriko kaj Azio, ĉefe por la Unuiĝintaj Nacioj (FAO, UMO). Post kiam li malkovris Esperanton, li iĝis aktiva entuziasmulo kaj estas diplomita pri Interlingvistiko de la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano (AMU, PL).

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto