Zamenhof-Tago 2023
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Ljubljano
Elekti horzonon
Centra slovena solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 164-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj.

Loka

Esperanto-Sekcio de la Kultur-Societo Slovenj Gradec (ES KS SG) kaj Slovenia Esperanto-Ligo (SIEL) invitas al la solenaĵo kaj kuniĝado okaze de la 164-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof kaj al honorigo de la Tago de Esperanto-libro kaj de la Tutmonda tago de homaj rajtoj 
sabaton, la 16-an de decembro 2023, je la 10:00 horo 
en la salono de la Biblioteko Ksaver Meŝko, Ronkova-Strato 4, Slovenj Gradec. 
Jen la programo:
1.     Salutvortoj de la gastiganto 
2.     Prezento de nova originala verko Mia transtempa letero al Hannah kun la aŭtoro Vinko Ošlak kaj editoro Mario Vetrih
3.     Premiera recitdeklamo de la balado Anka de Anton Aŝkerc en Esperanto (Tomaž Longyka)
4.     Programero de ES KS SG
5.     Paperteatraĵo (kamiŝibaj) Tritiko, la plej bela floro (Dragica Ropret Žumer) 
6.     Kuniĝado kaj manĝetado en la gastejo Vili. 
La renkontiĝon ni daŭrigos per libera diskutado, kuniĝado, manĝetado kaj babilado. Oni povos en gvidata grupo promeni tra la stratoj de la malnova centro de la urbeto.  
Ni afable invitas ĉiujn membrojn de Esperantaj organizaĵoj kaj samideanojn el Slovenio kaj el najbaraj landoj. Bonvolu inviti ankaŭ viajn geamikojn kaj gekolegojn kaj tiujn, kiuj eble ne scios pri nia invito.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.si
kristan.ostoj(ĉe)t-2.si
Ronkova 4

Interesiĝintoj

Administranto