Alois Topič estis ĝardenisto, sukcesa entreprenanto, vojaĝanto kaj patrioto, kiu en la jaroj 1876 – 1902 laboris en Aŭstralio. En la jaro 1888 li donacis al nuntempa Nacia Muzeo en Prago preparitajn kanguruojn kaj pliriĉigis ĝiajn kolektojn per pliaj eksponaĵoj de aŭstralia faŭno. Li detale eksciis vivon de aŭstraliaj aborigenoj, tondistoj de ŝafa lano kaj orfosistoj. Li estis la unua homo en la mondo, kiu observis kaj priskribis nutradon de ornitorinĥidoj per lakto, tial li estas citata en faka internacia zoologia literaturo.
La prelego okazis rete per Skajpo. La prelegon vi povas spekti ĉe Jutubo.
topic100.png221 kB La programo povas ŝanĝiĝi. Bonvolu vidi ankaŭ programon en malnova retpaĝaro. Ĝi estas ĝisdatigita pli ofte. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.