Studrondo je B-grado, inkluzivanta konversacion, lingvajn ludojn, aŭdvidan didaktikon. Ideale por perfektiĝantoj, ankaŭ por trejniĝo de instruontoj por komencantoj.
Kurso
Kiu alvenos jam sabate, tiu povos kunmanĝi fonduon vespere en salono Klara, ankaŭ mendi maten- kaj tagmanĝon dimanĉe. Certe oni povas tranoktadi en strato Postiers 27, la sola Esperanto-Domo en Svislando. En ĉi tiu dimanĉo oni festos la Tagon de la Esperanta Kulturo (aĉetu librojn, diskojn, filmojn en la bone provizita libroservo. Kaj funkcios la balotejo por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito.