🖥 Prelego de Prof. Jorge Antonio Leoni de León en IrEK-9: "Unueco kaj videbleco: pozitivaj influoj en universitatoj de novaj komunikrimedoj dum la pandemio."
17:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Jorge Antonio Leoni de León kun la temo "Unueco kaj videbleco: pozitivaj influoj en universitatoj de novaj komunikrimedoj dum la pandemio"

Priskribo de la prelego: Kvankam la pandemio kunportis fortan haltigon de normala disvolviĝo en la universitata vivo, iom post iom komencis aperi avantaĝoj de la novaj rimedoj por komuniki kaj labori. En tiu ĉi prelego ni ĵetas superrigardo pri tiu sperto, kies bonajn flankojn ni devas prizorgi.

Pri la preleganto: Jorge Antonio Leoni de León, Doktoro pri Ĝenerala Lingvistiko (2008, Universitato de Ĝenevo), fakulo pri Komputika Lingvistiko, estas la nuna direktoro kaj de la Instituto pri Lingvistika Esploroj de la Universitato de Kostariko, kaj de la akademia ĵurnalo Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica (ekde 2015). Krom liaj interesoj en lingvistiko, kiuj inkludas formalan sintakson, komputikan leksikografion, lingvo-politikon kaj planlingvistikon, li ankaŭ interesiĝas  pri Art-Historio (speciale pri tiu de Mezameriko).

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto