Ni daŭrigos tiun temon, verdire tre vivan. Je la antaŭa Vendredo, Sylvie prezentis la fondon de SAT-Amikaro (fondita ĉar SAT mem ne celas propagandi E-on), kaj ŝi rakontis kkajn memoraĵojn, pri kkaj tradiciaj okazoj (bankedo, kongreso, Nemurso), pri kkaj elstaraj membroj (Bartelmes), pri la pens- kaj viv-maniero de SAT-anoj (ili naskas malmutajn infanojn, pro timo vidi ilin perei en baldaŭa milito), k.a. trajtoj/anekdotoj... Preparu demandojn al Sylvie, kaj mem preparu rakonti viajn memoraĵojn...!
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !