🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:30
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Veteranoj memoras, veteranoj parolas

Kunveno/Evento

2026

La 26a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 5an de januaro, 2026, je la 15:00 UTC (horo de Parizo kaj Romo 16:00).  Ĝi daŭros 90 minutojn.  (Aliĝo-adreso sube).   Speciala gasto: Gian Carlo Fighiera, kiu esperantistiĝis en 1947!

2026 Kalendaro:

La 5a de januaro:  Gian Carlo Fighiera
Februaro:  ?
Marto:  ?
Aprilo:  ?
Majo:  ?
Junio:  ?
Julio:  ?
Aŭgusto:  ?
Septembro:  ?
Oktobro:  ?
Novembro:  ?
Decembro:  ?

**********

Ni lanĉas la novajn retkunvenojn de VEK kun paroladoj, ĉiumonate, de eminentaj Esperantistoj kun 50, 60, 70 jarojn da sperto en Esperantujo.

El kio la nova VEK-formato konsistos?  Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.

Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando.  La komenco, la mezo, la nuno.  La motivoj, la bariloj.  La ĝojo, la malfacilaj momentoj.

Finvenke, raŭmisme.  Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.

Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.

Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com

***
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite: Kunven- identigilo: 815 1500 4796  Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto