Zagreba Esperanto-societo Tibor Sekelj (parto de KEL) dum sia regula merkreda programo ĉi-foje okazigos retan (kaj vivan) kvizon por en- kaj ekster-landaj geamikoj. Bonvolu veni en nian ejon en Zagrebo (Vodnikova 9), aŭ partopreni rete per Zoom:
Temo: Esperanta kvizo de la Kroata Esperanto-Ligo
Dato kaj horo: la 13a de aprilo 2022 je la 19a horo (Zagrebo)
Zoom-ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/75726298754?pwd=2tiymOZ49sWXvFF8TuytP7A9uEVlMR.1
Numero: 757 2629 8754
Pasvorto: 6SBEkW
Por ludi vi bezonos vian poŝtelefonon aŭ komputilon. La demandoj estos dividitaj je kvar temoj: Historiaĵoj, Kroatiaĵoj, Gramatikaĵoj, Mojosaĵoj. Partoprenu eĉ se vi ne spertas je ĉiuj kvar kaj lernu ion novan :)