Sabata Kunsido (SK)
NULIGITA pro la epidemio
15:15 - 17:45
Azio/Tokio
Elekti horzonon
Ĉiumonata kunsido por tiuj, kiuj volas paroli (kaj aŭdi vivantan) Esperanton. Eksterlandanoj estas tre bonvenaj.

Loka

La Sabata Kunsido okazas ĉiumonate en la 2-a aŭ la 3-a sabato ĉe la Esperanto-Domo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) en Tokio. Tut-Esperante, ni parolas (kaj aŭdas vivantan) Esperanton dum du horoj kaj duono. Volontuloj faru longan aŭ mallongan prezentadon pri ajna temo, dum aliaj aŭskultu. Ĉiun prezentadon sekvas demandoj kaj respondoj. Por ĉeesti, ne necesas antaŭ-registriĝi, nek pagi kotizon. Kutime, ĉirkaŭ 18:00, multaj el la ĉeestantoj kune ekiras al proksima restoracio por ĝui (ofte veganan) vespermanĝon kaj gajan babiladon en Esperanto aŭ ajna lingvo laŭbezone.

Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti per retpoŝto. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉