Bicikloj kaj arto
Enkonduke mi difinos la temon pri la vortoj "biciklo kaj arto" en larĝa senco. Poste mi montros personan kolekton da fotoj el diversaj lokoj en Eŭropo kie mi trovis biciklajn artaĵojn kaj fine mi resume prilumos la uzon de la temo "biciklo" en famkonataj artaĵoj.
-------------------------------------------------
La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede ekde la 11a de Septembro 2019 (laŭ la lerneja kalendaro)
je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo
ĉe la 2a etaĝo.
-
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1
-
Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2
NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.