Vesperkunveno de Senlime
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Charles Etienne Jean Norga: Alia vidpunkto pri Harry Potter

Charles Norga proponas al ni elmontri alian vidpunkton relative al tiu memorinda verko de J. K. Rowling. Ĝi rakontas la vivon de la juna ''sorĉisto'' Harry Potter.

Tiu rakonto uzis fantazion, ne akcepteblan por kleruloj kiel ni. Ni estas tiaj seriozaj personoj kiuj ne priatentas al la imago-povo. Al la imago-potenco, ĉu?

Ĉu kelkaj el ni ne estas instruistoj, profesoroj, k.t.p.? Kaj ĉu tio, kio apartenas al la imageblado, ne dignas esti konsiderita kiel seriozaĵo?

Tamen ĉar ni apartenas al la tiel nomata serioza mondo, ni tamen devas konscii ke, se infanoj ne havus la eblecon imagi, ili ne kapablus kompreni la ''por ili'' strangan diraĵon de siaj instruistoj.

La instruado devigas eduki laŭ precizaj reguloj, kaj restigi la lernantojn meze de iaj fervojaj reloj, sen rigardi eksteren. Fakte tiel ili havus kvazaŭ-okulŝirmilojn.

Tio taŭgas, sed bedaŭrinde, ek de la diplomitiĝo, vi riskas konservi tiajn okulŝirmilojn kaj resti enkarcerigita en via fako, kaj ne plu povus vidi nematerian vidaĵon.

Danke al la fantazia libro de J.K Rowling, vi povus reveki vian imag-potencon.

Charles Etienne Jean Norga intencas montri al ni iajn vojojn.

---

La grupoj de Senlime samtempe kunvenas ĉiun trian vendredon de la monato en trinkejo/kultur-centro Select (Lütticherstrasse) je la 20a horo precize. La programo enhavas diversajn aktivaĵon kaj prelegojn (kiel eble plej interesaj: ni kompreneble bonvenigas kritikojn sed ankaŭ kunlaborantojn - antaŭan dankon!).
 
Ĉiu estas bonvenigita (senpaga aliro, sed trinkaĵoj - kaj eventuala rapidmanĝado - pagendaj al la ejestro)..
 
Se necesas kaj eblas, kunveturado per aŭtomobiloj povas esti aranĝita (ekz-e ni regule plenigas du veturilojn el Verviers).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.senlime.be
Lütticherstrasse 242

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen