Ni renkontiĝos kaj babilos dum la ludo en Jitsi Meet
babilejo:
https://conference.facil.services/Vortomonstroj [Ni estos ludantaj en ludejo
https://gemelo.org/eo/ sed trovi nin gravas ĉeesti en la babilejo!]
(Por aliĝi al ĉambro de neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)
La celo de la ludo: amuziĝi kaj lerni vortfaradon de Esperanto kune kreante vortomonstrojn (longegajn vortojn) el hazardaj literoj.
Reguloj de ludo Vorto-monstroj:
(Partoprenado ne postulas koni la regulojn laŭmemore.)
- Tiu kies vico estas, rajtas konstrui vortojn (sed ne devas).
- Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili vortojn kaj kunhavigi ideojn. La vorto-konstruanto rajtas ne akcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
- En la paŝo por ŝanĝi aŭ konstrui vortojn,
- oni rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de jam konstruitaj vortoj;
- se oni uzas literojn de jam konstruitaj vortoj, oni devas uzi ĉiujn literojn de ili;
- kiam oni elektas reuzi la literojn de jam kreitaj vortoj, la nova(j) vorto(j) devas enhavi vorteron kiun neniu de la uzataj vortoj enhavis.
- Ĉiu uzata vortero devas esti oficiala aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj.
[Dum la ludo ni provas eviti vortojn kiuj estas malrekomendataj de retejo https://bonalingvo.info/. Sed ni kontrolos nur se estas suspekto.]
- Kiam la lasta litero ekaperas estas nenies vico. Tiam la ludantoj havas unu paŝon por ŝanĝi aŭ krei vortojn kune.
- Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, eblas ŝanĝi regulojn.
- La ludo estas kunlabora kaj tial ĉiuj ludantoj (inkluzive spektantojn) venkas/malvenkas kune, vidu la venko/malvenko-tabelon sube.
Venko/malvenko-tabelo:
(kolono = nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino | vico = nombro de konstruitaj vortoj)
| 0 | 1 | 2| 3 | 4 | 5| 6 | 7| 8| 9 | 10
0| x |💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|😐
1|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|💔
2|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|😐|💔
3|💚|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|😐|💔
4|💚|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|💔|💔
5|💚|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|😐|💔|💔
6|💚|💚|💚|💚|😀|😀|🙂|😐|💔|💔|💔
7|💚|💚|😀|😀|😀|🙂|😐|💔|💔|💔|💔
8|😀|😀|😀|🙂|🙂|😐|💔|💔|💔|💔|💔
9|🙂|🙂|🙂|😐|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔
10|😐|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔|💔
[Formale, 💚 se 100−k²−v²>50, 😀 se 50≥100−k²−v²≥30, 🙂 se 30>100−k²−v²≥20, 😐 se 20>100−k²−v²>10, 💔 se 10≥100−k²−v².]
Kial ni ludas tiel? Multcele.
- Unue ni kredas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludo helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de https://bonalingvo.info).
Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto.
- Ni esperas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ-komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon.
- Kunlaboraj ludoj estas malaĉaj kaj bonegaj sed bedaŭrinde tro maloftaj.
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj
kaj
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.