Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
24 Februaro 2023 : Inter scienco kaj fikcio, inter fantazio kaj realo.

Loka

24 Februaro 2023 : Inter scienco kaj fikcio, inter fantazio kaj realo.
Je antaŭa parolrondo ni ektemis pri kkaj kuriozuloj, kiel Jacques Bergier, Hergé, Rémy Chauvin, la fratoj Bogdanoff, Jean-Pierre Petit... — kaj ni eĉ forgesis Jules Vernes !
Ĉi-tiuj homoj, same kiel Esperantistoj, priskribas mondon tute alian tamen ne tiom foran... kaj M. Bronŝtejn en sia prelego informis ke Konstantin Ciolkovskij estis membro de
Sovetlanda Esperantista Unio...
...Ĉu la teleroj de niaj manĝetoj estos flugantaj ?...
...


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB






La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :

https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB















Kore,


Zam & Dzeka



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto