Zamenhofa Festo en Liono
10:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La Zamenhofa festo okazos sabaton la 16-an de decembro 2023, ĉe Maison Berty Albrecht, en Villeurbanne.

Loka

Zamenhofa Festo

Nia asocio Esperanto Lyon ĝoje invitas vin por la Zamenhofa Tago.
La Zamenhofa festo okazos sabaton la 16-an de decembro 2023, ĉe Maison Berty Albrecht, en Villeurbanne. Ĝi estas facile atingebla per publika transportiloj (ekzemple: per buso C3).
Vi ankaŭ povas legi nian artikolon « Ĉirkaŭiri en Lyon ».

Aliĝo

Por bone organizi ĉi tiun eventon, ni kuraĝigas vin, skribi al ni per la sekcio « Kontakto » en nia retpa ĝo por informi nin pri via alveno.

Estas rekomendite, ke ĉiu kunportu siajn glason, manĝilaron, paperon kaj skribilon kaj ankaŭ pladon por tagmanĝo.

Notu, ke eblas aĉeti sandviĉojn kaj salatojn proksime de la Domo Berty Albrecht.

Ni ankaŭ bezonos helpon por ordigi kaj redoni al la urbodomo ĉambron pura kaj bonorda.

La programo

10:00 – 10:30: Akcepto de la partoprenantoj 
10:30-10:45: Oficiala bonvenigo kaj prezento de la novaj membroj de la asocio 
10:45 – 11:15: Thierry TAILHADES prezentos sian laboron por Esperanto 
11:30 – 12:30: Konferenco de nia gasto Stela de Bobelarto 
12:30 – 14:00: Malvarma tagmanĝo. Ĉiuj alportas pladon 
14:00 – 14:15: Kolektiva purigado 
14:15 16:00: Verksesio kun Stela de Bobelarto 
16:15 – 17:30: Motus-ludo en Esperanto de Neil. 
17:30-18:00: Kolektiva purigado kaj fermo de la festo.

Nia honora gasto
Nia honora gasto estos Stela Besenyei-Merger. Aktivulino en propagando de esperanta literaturo, ŝi proponas multajn agadojn por vigligi ĉi tiun parton de la Esperanta kulturo.

Nia fakulo
Thierry TAILHADES, membro de nia asocio, estas lingva fakulo agnoskita en la Esperanta Mondo. Li ankaŭ prezentos al ni sian laboron.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉