Venu al okcidenta Ilinojso kaj konversaciu kun niaj du estimataj gastoj:
Chuck Smith frue aktiviĝis en la Esperanto-movado, kaj kiel relativa komencanto jam klarigis en kongresoj siajn revojn pri lanĉo de
Vikipedio (lia unua sukcesa Esperanta projekto). Li konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo uzante la
Pasportan Servon kaj servante unu jaron en la Centra Oficejo en Roterdamo kiel volontulo de
TEJO. Li poste iniciatis Eklaboru kaj
Amikumu, kunfondis la Esperantan kurson en
Duolingo, kaj intervjuiĝis interalie pri kial lerni Esperanton por YouTube.